Epoksida rezino

Epoksidaj rezinoj estas specoj de plasto, kiuj estas sintezaj rezinoj portantaj epoksidajn grupojn. Temas pri sintezaj rezinoj kiuj iĝas aparte malmola plasto post miksado kun malmoligilo. La malmoligilo estas reakcia partnero kaj kune kun la rezino formas makromolekulan polieteron kun kutime du finaj epoksidaj grupoj. Depende de la apliko, tinkturfarbo kaj aliaj aldonaĵoj povas esti enkorpigitaj.

Post la malmoligo, epoksiaj rezinoj havas bonajn mekanikajn trajtojn same kiel bonan temperaturan kaj kemian reziston kaj estas konsiderataj altkvalitaj sed multekostaj plastoj. Ili interalie uziĝas kiel lakoj, gluoj, por por lamenaĵoj, kiel elementoj en metalografio kaj kiel muldaj kunmetaĵoj por komponaĵoj en elektrotekniko kaj elektroniko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy